- estis belega junulargastejo kun tre agrabla kaj afabla kaj helpema teamo.
- estis bedaŭrinde iom malmultaj partoprenantoj
- estis tamen bonega renkontiĝo
- estis novaj eblecoj amuziĝi nokte, nome la ludoĉambro kaj la homlupa ĉambro kie oni ludis la homlupan ĉason, inter alie kun
axel584,
rakso,
marcos_cramer,
kvakulo kaj
kriminelli.
- la LJ-anoj faris grupan foton (mi ne montras ĝin, mi certas ke la aliaj montros ĝin)
- kiel kutime ni ekskursis konkurence al la kutima ekskurso. La celo estis Nijmegen kaj mi nun eĉ scias kiamaniere elparoli tiun strangan urbonomon.
- la silvestra bufedo estis bona, sed ne tiom elstare bona kiel kutime
- sed la manĝaĵoj ĝenerale estis bonegaj, la kuirista teamo eĉ servis veganan manĝaĵon por tiuj, kiuj deziris manĝi vegane, kaj ĝi estis eĉ bonega.
- Stefa kunportis lanon kaj trikilojn kaj gvidis trikad-kurson kiu igis kelkajn homojn dum la tuta semajno triki.
- la naĝposttagmezon mi partoprenis kvankam pasintjare ĝi kulpis ke mi estis malsana ĝis longe post la IS; en la naĝejo "Goch Ness" ni pasigis amuzegan tempon, inter alie ĉar estis aerkusena insulo en unu el la naĝejoj, kaj ne daŭre devis malsuprenĵeti kelkajn infanojn, kiuj ĝenis la esperantistojn tie.
- mi tamen iomete malsaniĝis, sed ne tiom, ke mi suferis; nur mia voĉo sonis ege strange.
- Vera (gufujo) kaj Andi (trinkejo) havis amuzegan kverelon pri kiu pli longe allogas homojn dumnokte. Plej ofte la gufujo estis pli longe malfermita, laŭ mia memoro. La trinkejon mi nur unufoje ege mallonge eniris, ĉar estis neeltenebla odoraĉo ene, kiel kutime.
- mi ĉeestis kelkajn kunsidojn, ekz. la jarĉefkunvenojn de la Germana Esperanto-Junularo, Herepasejo kaj BelEspero kaj ĉiam estis protokolantino.
- mi aĉetis kelkajn komiksojn de la francoj, kaj jam tralegis kelkajn, ili estas amuzaj, aĉetu ilin por ke ili povu traduki plurajn aldonajn!
- mi nur malmulte suferas sub la kutima post-IS-sindromo, ĉar mi havas multajn farendaĵojn ĉi tie en Gießen.
- mi deziras ke venontjare al la 50a IS ankaŭ VI venos!
| | karulin ( |
January 5 2006, 20:14:48 UTC 6 years ago
Jes!!!!!
Promesite! Mi CERTE iros! Estos amuze jubilei, sed vi ankau devos veni, se ne sekvontjare tiam poste al la 20a IJS en 2007!Kis, Stela
P.S.: Vi ne skribis, kiel punkto, ke mi ne cheestis, kaj chu estis mia mesagho che muro, kie chiuj povis ghin legi?
January 6 2006, 11:00:11 UTC 6 years ago
Re: Jes!!!!!
Hej Stela,via mesagxo estis sur la programtabulo, kaj mi vidis gxin, kvankam mi unue preterlegis mian nomon kaj pensis ke vi forgesis min, nur JC devis atentigi min ke mi estis la unua kiun vi salutis... estis ege amuze! Mi gxojegis pri via mesagxo kaj cxijare ne vojagxos al IJS (sed al MIRO kaj IJK kaj poste por ripozi al Kroatia marbordo) sed la 20an mi ne volas maltrafi!
January 8 2006, 12:59:43 UTC 6 years ago
January 8 2006, 15:38:31 UTC 6 years ago
Eble vi ne rimarkis tion, cxar la cxambro estis iom tro for, same kiel la diskejo.
Mi fakte neniam povis resti gxis la fino, cxar mi havis aux KKRen-kunsidon aux iun alian taskon, sed laux mia scio oni ofte ludis gxis post la dua aux tria.