?

Log in

karulin' verena [entries|archive|friends|userinfo]
karulin

[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

(neniu temo) [sep. 28-a, 2009|12:36 pm]
karulin
[Current Location |Hannover]

First: If you've been tagged, you must write your answers in your own LJ and replace any question that you dislike with a new, original question.
I did not replace a question because I'm not in a creative mood.

Second: Tag eight people. Don't refuse to do that. Don't tag who tagged you.
I refuse to do that.

Who sleeps in bed next to you?
Robert.

Have you ever lied to a teacher to get out of a deadline?
Not only once.

What kind of magazines do you read?
GEO, Cross Stitching Magazine, Simply Knitting, other crafts stuff, vegetarian cooking stuff

If you could see one band in concert right now, any band, dead or alive, which would it be?
Comedian Harmonists

What's the last thing you laughed at?
My pupils.

Name one odd item within five feet of you.
My room is full of odd items... school stuff...

What's your current fandom/obsession/addiction?
The game Plants vs. Zombies. And it lasts already some months AND infected quite a few of my friends either.

What are you listening to right now?
Nothing.

What are you most excited for?
New german elections after four years.

What websites do you always visit when you go online?
Googlemail, Ravelry.com, Facebook, Sueddeutsche.de

What was the last thing you bought?
A tomato-mozzarella-bread this morning.

What's you favorite season?
Summer.

Does the weather affect your mood?
Yes.

What is your zodiac sign?
Cancer

Do you want to learn another language?
want to speak, but not want to learn... swedish, french, spanish, and quite a lot others...

5 things (not people) you can't live without?
knitting equipment, mobile, books, water, bed.

Do you have any siblings?
one older brother.

Do you want to marry, someday?
I AM married.

What's your earliest memory?
Falling from a rocking chair. / Jumping into a pool without swimmies - dad saved my life!

Say something to the person who tagged you:
Well, nobody tagged me, but I read this in the journals of André and Thomas. Hello, André and Thomas!

What was the last thing you said?
"Tschüss, bis morgen!"
Ligilo2 komentoj|Afiŝu novan komenton

Unua enskribo post longega tempo [maj. 2-a, 2009|05:05 pm]
karulin
Pasis preskaŭ duona jaro ke mi skribis ĉi tie. La ĉefa kialo nomiĝas facebook, aliaj estas laboro, ravelry.com, nevirtuala vivo.

Amuze, mia lasta enskribo temis pri la interparolado pri mia instruista evoluo, kaj ĵus nun post kelkaj tagoj okazos la dua tia interparolado.
Pensante pri la tiama, unua renkontiĝo kun la seminariestroj, mi pensas ke ĝi estis sufiĉe sukcesa. Ja oni daŭre pribabilas ion malbonan, sed se estas tiom detalaj tiklaĵoj, kaj krome kelkaj bonaj punktoj, mi pensas, ke mi povis esti kontenta tiam.

Nun mi kompreneble denove nervozas pri la sekva renkontiĝo. Ĉifoje mi ricevos tendencan noton.

Intertempe mi iom trankviliĝis pri tiu Referendariat. Ĝi estas feka kaj ege malagrabla, sed verŝajne ĝi finiĝos fine de oktobro (kaze ke mi sukcesos la ekzamenon). Laborpostenon mi verŝajne povos elekti, ĉar havas mi la maloftegan fakon muziko.

Estas multege da laboro, ĝuste nuntempe. Feke, vere feke. Sed mi esperas, ke mi sukcesos.
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

Pri mia profesio-evoluo [nov. 20-a, 2008|06:37 am]
karulin
Hieraŭ estis mia unua "interparolo pri mia evoluo" (Gespräch zum Ausbildungsstand), el kiuj mi havos du pliajn post po proksimume duona jaro.

Ĉeestis miaj tri fak-seminariestroj kaj mia pedagogika seminariestro. Kvinope ni interbabilis pri mi kaj mia laboro. Sed la unuan dek- dek kvin minutojn mi mem rakontu, kaj pro tio mi preparis kartetojn. Mi rakontis pri mia lernejo, rilatoj inter kolegoj, kun gepatroj, kun lernantoj, kiuj problemoj estas speciale ĉe mia lernejo, ktp. Poste mi iom skizis mian impreson pri la diversaj seminarioj (tre diversaj, kaj mi kuraĝis kritiki la muzikan seminarion sen esti batita...), kaj fine mi prezentis "kion mi jam sukcesas" kaj "kio ankoraŭ plibonigend/indas".

Ne estis iuj ĝenaj demandoj, kiel oni eble atendus, sed estis tre aferrilata, objektiva interparolado. Mi ja menciis, ke mi ĉiutage batalas, ĉar estas tre malfacila laboro en tiu lernejo en malbonega kvartalo, kaj oni ja aprezis tion. La seminariestroj pri pedagogikoj kaj matematiko vidas min en seminario proksimume dufoje monato, do kompare al muziko kaj germana (unufoje monate) sufiĉe multe. Ili do bone "konis" min kaj povis laŭdi mian aktivecon, dum la germanulino poste diris, ke ŝi dum tiu interparolado multe pli ekkonis min, kaj la muzikulino ŝajnis esti surprizita, ĉar en la muzika seminario mi ne tiom multe kunlaboras. Nu jes, tio rilatas ja al mia kritikpunkto pri la seminario kaj estas tro komplika por nun priskribi.

Aldone, kritiko (ĉu pozitiva aŭ negativa) rilate miajn lecionojn ŝajnis al mi iom amuza kaj nesenca, ĉar dum la vizitoj ni havis priparoladojn pri la unuopaj lecionoj, kaj fakte ĉiu el ili vidis min ĝis nun nur unufoje (krom pedagogika, kiu vidis min dufoje). Ili do rakontis la saman denove, kion mi jam sciis de la tuja pribabilado.

Ĉiuokaze oni diris, ke mi postulas de mi mem sufiĉe multe, kaj ke mi altnivele pripensas miajn agojn ktp.

Entute mi estas sufiĉe feliĉa, ke okazis tiel, ĉar hieraŭ posttagmeze mi estis (denove...) nur malmultajn paŝojn for de skribado de laborkontrakto-fin-letero kaj dependigis tion iom de la interparolado.
Ligilo6 komentoj|Afiŝu novan komenton

Vestajxoj [nov. 15-a, 2008|09:34 am]
karulin
[Nuna humoro |bonega]

Hieraŭ estis speciala rabat-disvendo de Maas Natur proksime de mia hejmo, kaj mi utiligis la eblecon kaj aĉetis vestaĵojn, kiuj kutime kostas tiom, ke mi ne kuraĝas aĉeti ilin...
Mi do elspezis multege da mono, sed havas nun tiom belajn novajn vestaĵojn, ke mi apenaŭ povas decidi kiun unue vesti.
Entute estas tri jupoj, du roboj, unu pantalono, 6 ĉemizoj/bluzoj, unu pulovero, unu jako.

LigiloAfiŝu novan komenton

Ferioj [okt. 25-a, 2008|08:06 pm]
karulin
Mi bone pasigis miajn feriojn. Mi pigrumis, feriis en Varsovio, pigrumis, purigis, trikis kaj pigrumis... Fakte mi eĉ multon faris por la lernejo: mi slojdis sufiĉe multajn materialojn por matematiko - fakte ne nur aĵojn kiujn mi bezonos tuj, sed ankaŭ por la dua duono de la lerneja jaro, kiam mi enkondukos multiplikadon.

Momente mi trikas pri tuko: http://theanticraft.com/archive/lugh08/batshawl.htm
Mi uzas bluan lanon kaj jam antaŭĝojas kiam ĝi pretos, ĉar mi tian tukon neniam trikis.

Nu, morgaŭ estos do mia lasta libera tago. Lunde rekomenciĝos lernejo. Mi ne tre bone prepariĝis ĝis nun. Pri matematiko mi havas planojn en la kapo, kaj ankaŭ jam preparitajn materialojn, sed mi devos ankoraŭ plikonkretigi ĉion. Pri la germana... uff... mi volas okupiĝi pri fabeloj, sed mi ne havas konkretajn planojn jam. Ĉio, kion mi ekelpensas, estas tro malfacila. Nekredeble malfortas miaj lernantoj pri la germana. Pri muziko mi ankaŭ ankoraŭ ne okupiĝis, sed tio nur estas unu leciono semajne, vendrede, do mi havos ankoraŭ tempon por tion fari. Kaj ideon mi ekhavas.

Fakte mi tute ne plu ĝuas mian profesion, sed mi simple devas elteni ankoraŭ unu jaron. Mi esperas ke mi sukcesos. Poste mi certe ne tuj kandidatiĝos por plulabori en lernejo.
LigiloAfiŝu novan komenton

Varsovio [okt. 14-a, 2008|09:36 am]
karulin

Venontan vendredon ĝis mardon Robert kaj mi pasigos en Varsovio. Ni longe pripensis kien vojaĝi, kaj elektis la polan ĉefurbon inter Dresden kaj Görlitz, Kopenhago, Bulgario kaj kelkaj aliaj ideetoj. Certe parton de tio ni nur ŝovis al alia tempo.

Mi jam trovis - dank' al goulo - paĝon kun adresoj de vegetaraj restoracioj, cetere ne nur pri Varsovio. Happy Cow kolektas vegetarajn kaj veganajn restoraciojn en la tuta mondo. Manĝo do estu neniu problemo.

Ni ankaŭ trovis tranokteblecon en la Esperanto-klubo. Mi jam tre antaŭĝojas vidi tiun viglan grupon.
Ankaŭ lernejtempa amikino loĝas en Varsovio, kaj mi ĝojas renkontiĝi kun ŝi post pli ol jaro. Ŝia fratino, kiu ĵus finis studadon en Berlino kaj ankaŭ translokiĝis al Varsovio bedaŭrinde dum la semajnfino ne ĉeestos. Ankaŭ ŝi estas amikino.

Nu, ni havos kelkan tempon por rigardi la urbon. Kion mi nepre volas rigardi estas la strato Krochmalna. Mi havas aŭdlibron "Infaneco en Varsovio" de Isaac Bashevis Singer, kaj en ĝi li rakontas pri sia infaneco en la juda kvartalo, en tiu strato. Mi simple volas vidi la straton, en kiu li diboĉis kiel knabeto. :)

Ĉu vi jam estis en Varsovio kaj havas konsilojn ajnateme? Mi volonte akceptos. Koran dankon.

Ligilo3 komentoj|Afiŝu novan komenton

Okulvitroj [sep. 3-a, 2008|06:51 am]
karulin
Antaŭ unu semajno gratiĝis miaj okulvitroj en lernejo (http://karulin.livejournal.com/116222.html).

Lunde mi finfine havis tempon por porti ilin al riparejo. Oni estis tre afabla kaj diris, ke proksimume je la 10a de septembro mi ricevos SMS-on kun mesaĝo, ke la vitroj pretas por preni ilin denove.

Hieraŭ posttagmeze fakte jam venis tiu SMS. Mi mirplene iris al la vendejo por kontroli, ĉu ĝustas, kaj fakte jes: ili pretis jam. Mi do nun ree tute estas mi mem. La virino en la vendejo diris, ke ŝi mem ege miras pri tio, ĉar la vitroj estas iuj speciale altkvalitaj, kiujn ili kutime ne havas surstoke (haha, kaj ke verŝajne daŭrus tutan semajnon se urĝus ĉe mi).

Tre bone. Nun mi nur devas de ie rekolekti la monon (aŭ de lerneja aŭ de gepatra asekuro).
LigiloAfiŝu novan komenton

(neniu temo) [aŭg. 28-a, 2008|10:00 pm]
karulin
Do, se mi ĝis nun nur fuŝis antaŭ lernantoj kaj mi mem, baldaŭ venos ebleco fuŝi oficiale. La unuaj vizitoj de miaj "instruistoj pri instruado" estos je la 9a de septembro (matematiko), 18a de septembro (matematiko) kaj 1a de oktobro (muziko). Ĉeestos kutime la lernejestrino, la kutima instruistino de la klaso, la prijuĝisto (= instruisto pri instruado), unu klaso kaj kiel speciala gasto mi mem, haha.


Mi rimarkis ke fakte mi apenaŭ skribas pri io ajn krom mia laboro. Fek, laboro detruas tutan vivon, oni liberiĝu de ĝi kiom eble plej frue.
LigiloAfiŝu novan komenton

Laboro [aŭg. 27-a, 2008|10:59 am]
karulin
[Nuna humoro |malbona]

Mi fuŝas miajn lecionojn. Parte la kialo estas, ke mi simple trotaksas la infanojn. En tia kvartalo la infanoj ja parolas la germanan, sed tre malbone skribas. Mi postulas tro kaj malesperigas ilin, rilate la germanan.
Pri matematiko mi ne havas tute malbonan, sed tamen ne bonan senton. Ĉefe estas du knaboj kiuj ĝenas la instruadon kaj daŭre malhelpas per laŭteco kaj nelaboremo. Hieraŭ mi havis duoblan lecionon kaj igis la infanojn paŭzi, ĉar 90 minutoj estas sufiĉe longaj. Post kvinminuta paŭzo mi faris kun ili kelkajn simplajn malstreĉig-celajn movojn (kiel skui brakojn kaj gambojn), kaj dum tio unu knabo tiom forte skuis siajn brakojn antaŭ mia vizaĝo (malintence), ke falis kaj gratiĝis miaj okulvitroj. Nun mi devas ankaŭ pri tio zorgi... telefoni kun la patrino, elekti kaj aĉeti novajn okulvitrojn, umi kun asekuro,... grrr.

Mi elektis malĝustan profesion, sed kion alian mi nun povus fari, se mi rezignus?

Ligilo6 komentoj|Afiŝu novan komenton

Nova durdisko [aŭg. 23-a, 2008|04:08 pm]
karulin
Mi aĉetis 500 gb-durdiskon por konservi datumojn (ĉefe fotojn, mp3-ojn kaj tiel plu). Mi ne volas ke okazos la sama kiel ĉe Vanessa, kiu perdis ĉiujn datumojn.
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

Gluo kaj la sekvoj... [aŭg. 20-a, 2008|03:49 pm]
karulin
Hieraŭ estis la unua renkontiĝo de la instruistaro de mia lernejo antaŭ la nova lernojaro, kiu komenciĝos morgaŭ.

Kelkajn tagojn antaŭe, en HAZ, la plej granda loka gazeto, aperis artikolo pri la kostoj, kiujn devos pagi gepatroj de novlernantoj por lernmaterialo kaj skribiloj, tondiloj, akvofarboj ktp., ĉar multaj infanoj vivas en povraj familioj, ĉefe en la kvartalo de mia lernejo.

Oni intervjuis la direktorinon de mia lernejo pri tio (ne menciita estas ke oni faris tion dum la antaŭ-geedziĝa festego "Polterabend" de ŝia filo). Ŝi do laŭ la gazeto diris, ke ne nepras aĉeti materialojn de multekostecaj (kaj bonkvalitecaj) firmaoj, ĉar familioj ne povas tion pagi.

Post laŭtlegado de tiu artikolo ekestis diskuto pri tiu frazo, ĉar fakte la iom pli multekostaj materialoj estas bone uzeblaj, kaj plej ofte malmultkostaĵoj el Ĉinio (aŭ alia lando) ofte ne bone funkcias kaj forĵetatas baldaŭ. Iu proponis, ke oni demandu kaj petu ĉe glu-firmaoj kiel Uhu, Tesa, ktp., ĉu ili ne povas sendi iom da varb-materialo al nia lernejo, ĉar multaj familioj ne havas monon por pagi tiaĵojn. Post tio nova instruisto diris, ke ni ne povas en gazeto "konsili" al la familioj aĉeti malmultkostaĵojn el alilando kaj samtempe peti ĉe germanaj firmaoj senkoste sendi ion al ni. Fakte mi tuj konsentis kun li, ke estas sufiĉe malbona ideo rilate longdaŭrajn efikojn.

Ne estis tiom grava diskutado, sed iel mi ŝatis kiel tiu nova instruisto, kiun neniu jam bone konis, tuj sufiĉe firme diris "dolorantan" veraĵon, kiu fakte eĉ kontraŭis ja lian novan ĉefinon.

... Nu, tamen poste mi babilis kun tiu ulo kaj konstatas nun, ke mi tamen ne tro ŝatas lin... sed tio estas alia afero kaj estu rakontata alian fojon aŭ neniam.
Ligilo2 komentoj|Afiŝu novan komenton

Vojagxkostoj [aŭg. 20-a, 2008|03:39 pm]
karulin
Iam junie mi sendis mian unuan vojaĝkost-repostul-formularon al mia seminariejo en Wunstorf. Mi rericevas la kostojn por vojaĝoj al seminarioj. La ĉiutagan vojaĝon al la lernejo mi devas mem pagi (sed ĝi ne tiom kostas sur biciklo). Mi do plenigis ĉiujn detalajn demandojn kaj algluis ĉiujn unuopajn biletojn (verŝajne mi estas la sola kiu ne simple mensogas kaj diras ke ŝi ĉiam aŭtoveturis, ĉar uzante aŭton oni rericevas pli da mono). Hodiaŭ mi vidis do, ke mi rericevis la monon, kaj fakte ekzakte tiom, kiom mi elspezis.

Tio ĝojigas min, ĉar tio signifas, ke mi rajtas kunporti mian biciklon en trajno al alia loko por tie bicikle atingi forajn celojn, ankaŭ se la biciklo dum certaj tempoj postulas krombileton. La kialo laŭ mia takso estas, ke neniu vere rigardas la biletojn (kaj do neniu rimarkis, ke mi havis kelkajn biciklajn krombiletojn), sed bonege, mi ĝojas.

Parolinte kun aliaj mi konstatis:
- Mi estas unu el tre malmultaj homoj, kiuj entute ne ĉiam uzas aŭton (preskaŭ ĉiuj daŭre aŭtveturas).
- Mi estas unu el eĉ malpli multaj homoj, kiuj tamen ne mensoge skribas, ke ili aŭtoveturis. Fakte mi komprenas la mensogantojn. Oni ne devas kolekti la biletojn kaj ne havas la laboron glui kaj ordigi ilin, sed tamen oni ricevas pli da mono (po 0,20 € por unu kilometro). Mi scias ke tiu mono la verajn kostojn de aŭtoveturado certe ne ampleksas, sed estas pli ol bileto de publiktransporto. Sed oni devas respondi demandon pri kial oni ne povis uzi publiktransporton sed bezonatis aŭto. Kaj ĉiuj simple skribas, ke per publiktransporto ne eblis sufiĉe rapide atingi la ejon. Bedaŭrinde neniu kontrolas tion, ĉar tio simple ne ĝustas (mi ja sukcesas).

Iel mi sentas min trompita ĉar mi ne mensogas, sed aliflanke mi fieretas. Tamen, la aliaj homoj taksas min sufiĉe stulta pro tio. Kompatinda socio, en kiu ĉiu nur pensas pri si mem.
Ligilo3 komentoj|Afiŝu novan komenton

Amuza simileco [aŭg. 18-a, 2008|12:05 pm]
karulin

mosaikvietnam
Originally uploaded by carover.
La maldekstra foto montras Roberton kaj min en la imperiestrejo de Hue, Vjetnamio, pasintsomere. Oni povis kontraŭ malalta kotizo pruntpreni tipajn vestaĵojn.

La dekstra foto montras du germanajn famajn televidajn moderatorojn (Harald Schmidt kaj Waldemar Hartmann) kaj estas farita kadre de la olimpiaj ludoj en Pekino. Ili amuze raportas pri la okazintaĵoj en televidelsendoj.

Estis tiom amuze, kiom la fotoj similas, ĉu ne?!
LigiloAfiŝu novan komenton

Malsana mi estas [aŭg. 5-a, 2008|03:09 am]
karulin
Mi ne povas dormi ekde horoj. Mi provis ekde la 23a horo, kaj nun estas la 3a. Hieraŭ mi komencis strange tusi, kaj intertempe la akvo elgutadas mian nazon. Mi apenaŭ povas spiri kaj ne scias, ĉu mi morgaŭ memoros ke mi tion ĉi skribis...
Ligilo5 komentoj|Afiŝu novan komenton

Vegetaranismo, asocioj [aŭg. 4-a, 2008|01:28 pm]
karulin

Dum IJK mi aŭskultis prelegon de Ulrich Matthias pri vegetarismo. Mi estas vegetarano ekde 1995 aŭ eĉ 1994 (mi bedaŭrinde ne ekzakte memoras la jaron, sed monato devus plejverŝajne esti junio aŭ julio, ĉar estis fino de la lerneja jaro), kaj la informoj ne estis tute novaj por mi, tamen mi ekemis membriĝi en vegetarana asocio. Ekde kelkaj monatoj mi gajnas almenaŭ iom da mono kaj do pensas ke mi ankaŭ finance subtenu asociojn, kies temoj gravas por mi.

Ekzistas vegetaran-asocio en Esperantujo; ĝi nomiĝas TEVA kaj bedaŭrinde momente eĉ ne havas retpaĝaron. Ne estas fiksa kotizo, sed oni ĝiru unufoje jare libervolan sumon da mono al UEA-konto. Mi ankoraŭ ne decidis ĉu mi faru tion. Ili dissendas unufoje jare revueton, sed rigardinte la eldonon de 2007 mi ne certas, ĉu mi eĉ legus ĝin.

Sed nu, mi ĵus iĝis membro de la germana vegetarana asocio VEBU. Baza kotizo estas 35 € jare, kaj oni kvarfoje ricevas allogan membro-revuon "natürlich vegetarisch". Kontraŭ 25 € pli oni eĉ ricevas aldone 12foje jare la revuon "Vegetarisch fit", kiun mi fakte jam plurfoje aĉetis kaj ofte pripensis aboni (sed neniam faris). Kutime abono de tiu dua revuo kostas pli ol 40 €, do mi pensas ke per pago de 60 € por kaj membreco kun membrorevuo kaj abono de Vfit mi kaj bone subtenas miajn celojn kaj profitos je du bonaj revuoj.

Aldone mi ŝatus iĝi membro de ADFC, la germana biciklista klubo. Robert jam estas individua membro (kontraŭ 38 € jare), kaj kontraŭ 10 € pli ni povus kune iĝi familiaj membroj. Ni nur devos tion aranĝi.

LigiloAfiŝu novan komenton

Geedzigxfesto [jul. 1-a, 2008|07:24 am]
karulin
Sabate mi kaj Robert estis kun mia tuta familio ĉe la geedziĝfesto de mia kuzino kaj ŝia iama koramiko, nun edzo. Estis brila vetero, kaj post la Diservo oni veturis al alia ejo kun grandega festotendo por manĝi kukojn, festi kaj denove manĝi kaj trinki. La manĝaĵoj kompreneble ne estis elpensitaj por vegetaranoj, tial mi iom timis, sed evidentiĝis, ke mi povis manĝi tre bone - terpomojn kun rosmareno spicitajn kaj aldone aliajn legomojn. La saŭcon kaj la viandon mi simple malmendis, kaj ĉio tre bonis. La festo estis tre bela, kaj iam nokte Robert kaj mi hejmenveturis --- fakte mi stiris kaj la unuan fojon praktikis stiri dumnokte longan vojon de pli ol unu horo.

Ekde hieraŭ ni havas italan esperantistan gaston, kiu estas tre agrabla kaj afabla. Li restos ĝis morgaŭ. Bedaŭrinde ĵus nun Robert kaj mi devas multe labori, sed mi esperas ke li tamen sentas sin bone ĉe ni.

Nekredeble, ke jam post unu semajno restas nur unu lernejotago. Je la 11a ni ekvojaĝos al Munkeno, kun niaj bicikloj, por poste bicikli de tie al Szombathely. Mi jam antaŭĝojas, sed farendas ankoraŭ kelkaj gravaĵoj antaŭe.
Ligilo3 komentoj|Afiŝu novan komenton

Instruado de matematiko [jun. 27-a, 2008|12:09 pm]
karulin
Merkrede mi gvidis en unua klaso enkonduk-lecionon pri returnkalkuloj (3+2=5 => 5-2=3).
Ĝenerale la leciono konsistis el tri partoj: enkonduko en duoncirklo ĉe la skribtabulo, dum kiu mi rakontis pri knabino, kiu havas 3 gumursetojn kaj trovas 2 pliajn. Poste ŝia frato venas kaj repostulas la du liajn gumursetojn. Mia celo estis, ke la infanoj rimarku, ke la rakonto ampleksas du kalkulojn, nome la supre kiel ekzemplo menciitajn. Poste ili mem teatretu la rakonton kun 10 centimetrojn grandaj paper-ursetoj. Ial tio tute ne funkciis.
La dua parto estis solvi kalkulojn en laborkajero kaj poste skribi la returnkalkulon. Tio ja sufiĉe glate funkciis, almenaŭ ĉe granda parto de la klaso.
Por la tria parto mi estis preparinta kartetojn kun kalkuloj, ekz. "12 + 3 =", do sen rezultoj. Reciproke ekzistis la return-kalkuloj ("15 - 3 ="), kaj ĉiu infano rajtis preni el sako karteton kaj trovu sian partneron. Ankaŭ tio tute ne funkciis, ĉar sen skribi, ili ŝajne ne sukcesis trovi tiun return-kalkulon. Je la fino de la leciono la infanoj do estis iom malĝojaj, ĉar ili ne sukcesis kiel mi estis planinta.

Tial mi promesis, hodiaŭ ripeti la temon kaj denove klarigi ĝin.

Mi do longe pripensis eblajn rakontojn, temojn, ktp., kaj finfine decidis ke temu pri fruktoj. Mi kunportis mian fruktopelvon enhavante tri bananojn, kaj mi rakontis, ke mi planas hodiaŭ posttagmeze baki pomkukon. Tuj la infanoj protestis kaj diris, ke ne eblas per la bananoj baki pomkukon, kaj do ni devis "aĉeti" kvar pomojn, kiel diris la recepto. El aparta, de mi preparita ujo ni "aĉetis" la kvar pomojn kaj metis ilin al la bananoj, kaj tute glate funkciis, ke unu infano skribu la kalkulon sur la tabulon (nome 3 + 4 = 7).
Post tio mi decidis komenci baki, kaj denove forprenis la pomojn kaj metis ilin en la "kuirejon" (apartan ejon). Tio do instigis la infanojn, eltrovi la returnkalkulon 7 - 4 = 3. Brile funkciis.

Por ripeti la ludon, mi estis preparinta similajn alikolorajn kartetojn KUN rezultoj. Tio igis la ludon funkcii tre rapide kaj bone. Tamen mi iom malkontentas, ĉar certe neniu kalkulis ion ajn, sed simple serĉis homon kun samaj tri nombroj sur la karto.

Nu bone, poste ili kalkulis en la kajeroj, kaj rapiduloj ricevis aldonan folion de mi, sur kiu estis pretaj kalkuloj kun eraroj, kiujn ili trovu (kvazaŭ ludante esti la instruisto).

Hodiaŭ do sufiĉe bone funkciis, ankaŭ la du ĉeestantaj instruistinoj diris tion al mi, kaj mi povas trankvile komenci mian semajnfinon. Tamen mi ankoraŭ ne komprenas, kio pri la unua rakonto estis maltaŭga, tiel ke la infanoj ne bone komprenis, kaj kio hodiaŭ estis pli bona. Eble veraj aĵoj kiel bananoj kaj pomoj estas multe pli allogaj ol papera gumurseto; verŝajne pro tri-dimensieco, valoro (hej, estis eĉ ekologiaj...), sento, ktp.
Alia kialo: hodiaŭ estis tria leciono, do tuj post la paŭzo, kaj merkrede estis kvara leciono, kiam la lernantoj kutime jam estas sufiĉe elĉerpitaj, laŭtaj kaj neperceptemaj.
Ligilo2 komentoj|Afiŝu novan komenton

Mia kara biciklo [jun. 11-a, 2008|07:20 am]
karulin
[Nuna humoro |angryofendita]

Dimanĉe iu malbonulo ŝtelis de mia pli bona biciklo ("Paul", mia havas du) la selon, kompreneble kune kun la selostango. Sep jarojn ne estis problemo ke mi havis rapidan streĉilon.

Lunde kaj marde mi do uzis la alian biciklon ("Lena"), kaj hieraŭ posttagmeze mi biciklis starante al la riparejo. Nun Paul aspektas kiel antaŭe, sed mi estas 30 eŭrojn pli malriĉa.

Kaj mi esperas, ke la ŝtelisto almenaŭ uzas mian selon nun, kaj ne forĵetis ĝin kelkajn metrojn poste.
Ligilo4 komentoj|Afiŝu novan komenton

Vivo en lernejo - telerlavmasxino - posxtelefono [jun. 6-a, 2008|11:51 am]
karulin
Nun pasis la unuaj semajnoj, kaj mi alkutimiĝis al rea irado al lernejo. Intertempe mi jam multe instruas, sed ankaŭ multe rigardas aliajn instruistojn. Estas interesa kaj bela laboro, sed ankaŭ ofte sufiĉe pena kaj malagrabla; ekzemple, kiam la infanoj batas aŭ kraĉas unu la aliajn...

Hieraŭ alvenis nia telerlavmaŝino. Post longa informiĝo pri diversaj prezoj, ecoj, povoj kaj problemoj pri tiaj iloj, ni decidis mendi ĝin ĉe amazon.de. Sufiĉe nekutime, ĉu?! Sed ili havis plej malmultkostajn kaj tamen povajn maŝinojn. Nun oni devos ĝin ankoraŭ alkroĉi, pri kio helpos (kiel tiom ofte kaj afable) Andi. Mi jam antaŭĝojas ne plu mem devi lavi la telerojn - kaj ĉefe la potojn kaj patojn.

Mi nova poŝtelefono Nokia N95 povas sufiĉe multe (ankaŭ per ĝi eblas telefoni kaj sendi SMS-ojn). Ekde hieraŭ mi uzas ĝin ankaŭ fojfoje por interretumi pere de wap. Por tio mi mendis la "Internet Pack S", kio signifas ke mi rajtos kontraŭ 4,25 € monate al- kaj elŝuti entute 30 megabajtojn. Tio ne estas multe, sed mi ne planas uzi la telefonon por elŝuti amasajn datenojn, kaj por mia uzo verŝajne sufiĉos. Mi do instalis la programon Google Mail por poŝtelefonoj, Google Maps por poŝtelefonoj (kiu tamen postulas sufiĉe multe da trafiko, do mi atentu) kaj kelkajn pli; inter alie unu kiu ebligas min legi e-librojn.

Mi jam alkutimiĝis al la mapoj, kiuj estas en mia telefono: kie ajn mi estas (nu bone, en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, kaj ŝajne ankaŭ en partoj de Hungario (Szombathely!!) kaj aliaj proksimaj landoj) mi povas rigardi la mapon, legi stratnomojn kaj tiamaniere trovi mian vojon. Tio utilas ja, ekzemple kiam mi havas seminariojn en aliaj urboj.

Ankaŭ la kalendaron mi regule uzas por memorigi min pri renkontiĝoj kaj farendaĵoj.

La fotilo (aŭ pli bone dirite: la pli bona de la du instalitaj fotiloj) tamen ne tre impresas min. La fotoj malpli belas ol tiuj faritaj de mia kutima cifereca fotilo, kiu tamen postulas sufiĉe multe da energio kaj ne sukcesas tre grandajn fotojn fari (rilate al megapixel).

Ke eĉ eblas simple telefoni, oni preskaŭ forgesas pro la amaso de kromfunkcioj.
LigiloAfiŝu novan komenton

Iva havas frateton [maj. 24-a, 2008|04:49 pm]
karulin
[Nuna humoro |happyfeliĉa]

Amikoj de Hokan, Sonja kaj Iva!
Vizitu la blogon de Iva por vidi ŝian novnaskitan frateton.

Mi deziras al la tuta familio eternan sanecon kaj ĉion bonan.
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

Telefono kaj interreto [maj. 14-a, 2008|04:24 pm]
karulin
Mi dubas ke interesas pli ol unumonata tien-kaj-reen-umado kun kaj Telekom (iama ŝtata, nun privata firmao pri telekomunikado) kaj 1&1 (firmao pri interreto), sed almenaŭ momente funkcias telefono kaj interreto (la interreto nur pro trompetado), kaj do mi povas retumi.

Nekredeblas la stulteco de telefonistoj. La problemo estas ke oni atingas nur telefonistojn kiuj ne scias pri la tekniko, nek pri kiel solvi tiajn problemojn, kaj tamen ili ne pludonas telefonnumerojn de la uloj kiuj konkretaĵojn scias kaj povus helpi.
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

Novaj sxuoj [apr. 21-a, 2008|07:17 pm]
karulin
Mi hodiaŭ aĉetis novajn ŝuojn.




Tiuj ĉi supraj ege plaĉis kaj plaĉas al mi, sed ili ne plenumis la taskon aspekti taŭgaj por morgaŭa sinprezento en mia lernejo.
Kio ŝokis min estas ke mi bezonis grandecon 42 anstataŭ kutime 40 aŭ 41. Ĉu mi denove kreskis? ;)



Anstataŭe mi aĉetis jen duan paron, kiu ja ne tute tedas sed tamen ŝajnas al mi taŭga por laborejo. Feliĉe ĉi tie sufiĉis grandeco 41.
Ligilo5 komentoj|Afiŝu novan komenton

Garantimono [apr. 21-a, 2008|08:50 am]
karulin
[Nuna humoro |annoyedĉagrenita]

Fine de marto mi malaliĝis ĉe la universitato. Mi aldonis la studentan identigilon, karteton, por kiu mi antaŭ jaroj devis pagi 45 eŭroj da garantimono (mi memoras, ke mi pagis tiom, kaj mi memoras, ke oni menciis ĝin kiel garantimono). Bone, hodiaŭ mi konstatis ke ĝis nun mi ne rericevis la monon, kvankam jam pasis preskaŭ monato. Mi do altelefonis la sekretarion kaj do eksciis, ke mi rericevos la monon baldaŭ, sed nur 15 eŭrojn. La resto estas tenita kiel prilabora kotizo.

30 eŭroj kiel prilabora kotizo de tiu karteto kiu povUS havi multajn avantaĝojn kiel pagebleco en kopiejo, manĝejo, ktp., sed NE havas tion, do ne vere pli utilis ol papera folio? Pri tio mi ĉagreniĝas, ĉar ne estas logike.

LigiloAfiŝu novan komenton

Nova komputilo [apr. 16-a, 2008|09:57 am]
karulin
[Current Location |Hannover]

Tute senatendite mia frato donacis al mi sian malnovan tekkomputilon. Ekde longe mi kredis, ke mi estas la nur sola persono (kaj studento!), kiu ne havas tiaĵon por verki tekstojn tuj en la biblioteko. Ĉar mia frato kaj mi ne vere havas tre amikan rilaton (certe ankaŭ pro manko de komunaj interesoj) mi des pli ĝojas. Ankaŭ mi alportis donacon por li, sed kompare kun tekkomputilo ĝi estas nur malgranda:



Estas la eta fungo de la Super-Mario-ludoj el la 90aj jaroj, kaj mi nomis ĝin "1up" (la 1 oni elparolas "ein", germande do, ĉar kiel infano, kiam mi ludis tiajn ludojn, mi ne scipovis jam la anglan tre bone - ke la u en up tamen pli similas al germana a ol al germana u mi jam sciis, kaj tial tiu nomo estas la stranga miksaĵo inter la germana kaj angla, kiel ĝin uzis verŝajne miloj da germanaj infanoj tiutempe). Almenaŭ mi sidis kaj trikis kelkajn horojn je ĝi, kaj mia frato ĝojis pri ĝi.

La pasintajn tagojn mi instalis diversajn programojn, retumis kaj alkutimiĝis al la stranga tuŝ-"muso".

Robert hieraŭ vojaĝis kun sia familio al Barcelono, tiel ke mi estos sola la sekvan semajnon ĝis mardo. Tamen mi ne pigrumas. Hieraŭ Andi helpis al mi porti kelkajn bretarojn al la nova loĝejo, kaj mi nun ekos por plenigi la bretarojn kaj ĉefe malplenigi kestojn, kiujn mi povos reuzi porti aĵojn de la malnova al la nova loĝejo.
Ligilo4 komentoj|Afiŝu novan komenton

Por tiuj... [apr. 7-a, 2008|09:09 am]
karulin
... kiuj interesiĝas pri nia nova loĝejo.


Ligilo7 komentoj|Afiŝu novan komenton

Krippe [apr. 4-a, 2008|01:29 pm]
karulin











Mi scias, unue aŭtuno, poste kristnasko, tio ne taŭgas por la ekanta printempo, sed tiun kruc-brod-bildon mi pretigis hieraŭ kaj jam nun antaŭĝojas pendigi ĝin kristnaske.
Ligilo2 komentoj|Afiŝu novan komenton

Zattoo [apr. 4-a, 2008|09:29 am]
karulin
Ekde la 1a de aprilo - kaj tio ne estas ŝerco - oni povas rigardi la germanajn publikajn televidelsendojn per la interreto.

Por televidi oni bezonas la programon Zattoo. Fojfoje la kvalito suferas. Ĉu tion instigas tro malrapida konekto aŭ tro multaj uzantoj, mi ne povas taksi, sed tio sufiĉe ĝenas.
LigiloAfiŝu novan komenton

Por dauxrigi la bonajn novajxojn... [apr. 4-a, 2008|09:09 am]
karulin
Hieraŭ vespere mi ŝerce diris, ke hodiaŭ nur povus iĝi teda, ĉar antaŭhieraŭ mi ricevis mian stirpermesilon, kaj hieraŭ mi eksciis pri mia laborloko. Kio sekvu hodiaŭ?

Ha, bele ke mi povas rakonti pri tria bonega novaĵo: hodiaŭ ni ricevos la ŝlosilojn de nia nova loĝejo (kiu situas nur kelkcent metrojn for de la nuna). Mi jam antaŭĝojas vidi ĝin tute renovigitan kaj - nian.

Por morgaŭ mi tamen ne atendas tiom da bonaj novaĵoj. Ni planas translokigi la jam pretpakitajn aĵojn al la nova loĝejo. Tiamaniere la malnova loĝejo estos iom pli malplena, kiam lunde iu volas rigardi la loĝejon pro loĝintereso.
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

Kie mi laboros la venontajn 18 monatojn? [apr. 3-a, 2008|02:14 pm]
karulin
[Nuna humoro |happyĝoja]

Plej verŝajne en la bazlernejo "Fichteschule" en Hanovro. Tion oni hodiaŭ telefone rakontis al mi.



Mi estas tute surprizita. Mi ja sciis, ke la "Studienseminar Wunstorf", al kiu mi apartenas, ampleksas kelkajn lernejojn en Hanovro, sed ĉefe la lernejoj troviĝas ĉirkaŭ Wunstorf kaj sufiĉe rure. Ke oni donacas al mi labori en lernejo, al kiu mi biciklas nur 8-10 minutojn, mi ne atendis. Des pli mi ĝojas. Mi kredas, ke estis ege inda kaj ruza, aldoni la informon ke mi ne havas aŭton nek havas (haha, havis!) stirpermesilon kaj forgesi aldoni ke mi provas akiri stirpermesilon ĝustatempe. ;)

Nun mankas al mi ankoraŭ multaj aliaj informoj: ekz. je kiu tago ekzakte mi eklaboros, kio atendos min ekzakte, kaj kie okazos miaj seminarioj. Ĉar tiuj verŝajne estos iom pli for (apenaŭ eblas pli proksime).

Pri la lernejo mem mi bedaŭrinde ne multe scias. Ĝi ne havas retpaĝon. Mi biciklis tien por iom rigardi, kaj mi eniris la halon, kie pendis artaĵoj laŭ la stilo de Friedensreich Hundertwasser (tio plaĉas al mi, kvankam estas iom moda fari tion kaj do ne tre elstara), memfaritaj urbmodeloj de la 14a jarcento ktp. La konstruaĵo ŝajnas esti el la sesdekaj jaroj, sed ene estas hela kaj bele renovigita. Al la lernejo ankaŭ apartenas korto kaj herbejo, se mi ĝuste taksis. Proksime estas du sufiĉe altaj multetaĝaj domoj, kaj laŭaspekte la lernejo kunigas lernantojn el multaj kulturoj. Tio povas kaj esti kaj riĉiga kaj problema. Mi ĉiuokaze ĝojas, ke mi finfine scias pri mia laborloko, kaj ĝojegas pri ĝia proksimeco.
Ligilo3 komentoj|Afiŝu novan komenton

Stirpermesilo, lasta [apr. 2-a, 2008|10:17 am]
karulin
Mi sukcesis.
Ligilo12 komentoj|Afiŝu novan komenton

Aŭtuna koro [mar. 25-a, 2008|09:16 am]
karulin

2008_03_25_004
Originally uploaded by carover.
Jes, tute ne estas aŭtuno, sed mi ne pensis ke mi sukcesus tiom rapide pretigi la aferon.

Hodiaŭ mi enkadrigis ĝin, kaj ĝi plaĉas al mi.
LigiloAfiŝu novan komenton

Neĝo! [mar. 18-a, 2008|12:22 am]
karulin

schnee
Originally uploaded by carover.
Hieraŭ vespere komencis neĝeti, kaj hodiaŭ matene jam ĉio estas blanka. Kaj mi havos stir-lecionojn je 10.30! Espereble mi sukcesos bone veturi sur glacio.
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

Teoria seminario + nova logxejo! [mar. 13-a, 2008|07:37 am]
karulin
Mi hieraŭ trapasis la teorian ekzamenon por la stirpermesilo. La tagojn antaŭe mi tralaboris ĉiujn eblajn demandojn (plej multaj tute facilaj, kelkaj simple parkerigendaj), kaj tiel min ne atendis malbonaj surprizoj.
Kio temas pri praktiko: mi jam danĝerigas aŭtoŝoseojn, do plej bone restu hejme, se vi loĝas en Germanio! ;)
Ne, fakte la stirado plaĉas al mi kaj ne ŝajnas treege malfacile.

Alia bona novaĵo estas ke ni trovis novan, pli grandan loĝejon, tiel ke ni povos translokiĝi en aprilo (dato ankoraŭ ne tute certas, ĉar la loĝejo nuntempe estas tute renovigata), kaj mi iam finfine povos elpaki ĉiujn miajn pakaĵojn. La loĝejo troviĝas proksime de la nuna, eble 300 metrojn for, estas en la sama kvartalo kaj la ludonantino estas ĉarma maljunulino. Mi antaŭĝojas loĝi tie, sed ne devi ĉion porti tien.
Ligilo4 komentoj|Afiŝu novan komenton

Stirado, nuna stato [mar. 6-a, 2008|08:48 am]
karulin
Mi frekventis teoriajn lecionojn ĝis pasinta ĵaŭdo. Entute mi ĉeestis 14-foje, tiom, kiom bezonatas, kaj mi sukcesis ĉeesti ĉiun lecionon unufoje (tio ne estas necesa - oni povus teorie veni 14-foje al leciono 1, se oni volas, sed tio ja ne taŭgas). Nun mi praktikas la demandarojn, kaj intertempe mi plej ofte sukcesas. Mi pensas, ke venontan semajnon mi faros la teorian ekzamenon.

Stiri mi komencis pasintan lundon. En la unuaj lecionoj de lundo ĝis ĵaŭdo mi lernis konduki, lumsignali, uzi la pedalojn kaj ŝalti la rapidumojn ĝis la tria. Ekde ĉi-lundo mi havas tiel nomatajn specialajn lecionojn. Lunde mi stiris en mallumo, kaj la pasintajn du tagojn mi stiris sur aŭtostratoj, kie oni rajtas parte ĝis 100 kilometrojn per horo veturi. La problemo pri tio ne estas, ke sentiĝas sufiĉe rapide, sed ke oni ege atentu pri denova ŝildo, kiu limigas la rapidecon je malpli.

Mia instruisto diris jenon: "Vi bone stiras. Mi povus esti nun aroganta kaj diri, ke tio estas mia merito, ĉar mi estas tiom bona instruisto. Sed ne, tio estas ĉar vi bone adaptis vian stiradon post miaj konsiloj. Sed tamen vi povus rekomendi mian stirlernejon al aliuloj. ;)" Ni multe ridis, kaj mi iom fieretas, ĉar mi progresas.
LigiloAfiŝu novan komenton

Stirado [feb. 28-a, 2008|04:42 pm]
karulin
Intertempe mi jam pasigis tri duoblajn lecionojn pri aŭtostirado, kaj la stirado pli kaj pli bone funkcias kaj mi ekŝatas ĝin. Mi ŝajne ne tute mallertas, kaj tio igas min jam ŝalti la diversajn rapidumojn (almenaŭ ĝis la tria kaj neintence la kvara, haha!) kaj transvivi normalan stiradon en la urbo plej ofte sen laŭtaj hupoj de rapidemuloj malantaŭ mi (plej ofte, sed ne ĉiam...). Kompreneble multaj aŭtoj preterveturas min, sed mia celo ja ne estas rapidi sed sekure veturi kaj alkutimiĝi al tio.

Hodiaŭ mi la dek kvaran kaj lastan fojon iros la la teoria leciono, poste mi nur plu iom lernu kaj poste trapasu la ekzamenon.
LigiloAfiŝu novan komenton

Studienseminar Wunstorf [feb. 23-a, 2008|10:39 am]
karulin

Studienseminar Wunstorf
Originally uploaded by carover.
Mi ne ricevis lokon en Hanovro, sed en Wunstorf, kio ne tre foras. Fakte la trajno bezonas 17 minutojn tien. Mi jam legis, ke bedaŭrinde la lernejoj ne nepre estas en, sed ankaŭ en la proksimeco de Wunstorf, kio povas signifi radiuson de ĝis 40 kilometroj. Espereble mi povos konvinki la homojn, ke mi ricevos tiun lernejon, kiu estas plej proksima en la direkto de Hanovro. Se estus male, mi ne havus ŝancon atingi ĝin per publiktransporto.
Hodiaŭ mi jam estis en Wunstorf kaj rigardis la urbeton. Ĝi estas malgranda, sed plaĉa, kun belaj framskeletaj domoj.
LigiloAfiŝu novan komenton

Ne jam sushi, sed: Unua DNA-modelo por beboj ;) [feb. 19-a, 2008|05:03 pm]
karulin
Jen deoksiribonuklea acid-modelo el lano trikita.



La ideo ne estas mia, sed de Kimberly Chapman.
Ligilo5 komentoj|Afiŝu novan komenton

Linzer Torte [feb. 19-a, 2008|03:26 pm]
karulin
Jen torto kiun mi sendos per poŝto al mia panjo kiel naskiĝtagdonaco. Mi devas deteni min mem tuj manĝi ĝin! Ĝi konsistas el pasto kun migdaloj kaj framba marmelado.




plia fotoCollapse )
Ligilo3 komentoj|Afiŝu novan komenton

Stirpermesilo 2 [feb. 9-a, 2008|10:24 pm]
karulin
Mi intertempe sukcesis la teston pri vidpovo (ĝi daŭris proksimume 30 sekundojn kaj kostis 6 eŭrojn kaj 7 cendojn, kia stranga prezo!) kaj ankaŭ partoprenis kurson pri unua helpo. Tio estis iom stranga afero, ĉar la kurson partoprenis nur unu persono, nome mi, kaj ĝi daŭris tri horojn anstataŭ 8 duoblajn horojn (kiel indikas la konfirmilo). Sed mi ne opinias, ke tio estas malbona afero, male. La kursestro povis koncentriĝi pri nur mi, povis ekscii kiom mi jam scias kaj evektive adapti la enhavon de la lecionoj al mia jama scio kaj ankaŭ al miaj estontaj taskoj (kaj pri stirpermesilo kaj pri instruisteco en bazlernejo, ĉar ankaŭ pro tio mi bezonas la konfirmilon). Mi esperas, ke mi povos teni almenaŭ la plej gravajn aferojn en mia memoro.
LigiloAfiŝu novan komenton

Stirpermesilo [feb. 8-a, 2008|09:27 am]
karulin
Por ĉiuj, kiuj sin demandis, kiel mi decidis: mi aliĝis al lernejo por havi stirpermesilon.

Fine la ĉefa kialo por mi estis, ke mi vere neniam plu havos tiom da tempo kaj povos senprobleme fari tion. Eĉ se mi ne vere bezonos ĝin; mi esperas ke la argumentoj, kiujn mi neniam volis aŭdi, almenaŭ iom ĝustas.

Antaŭhieraŭ kaj hieraŭ mi do aŭskultis lecionojn pri teorio. Tio estas almenaŭ tiom teda, kiel elgrande rakontis al mi. Eble hieraŭ mi estis malbonŝanca ĉar temis pri tekniko, kaj tio tiom malmultege interesas min, ke mi preskaŭ ekdormis. Almenaŭ mi povas diri ke unu seponon mi do jam travivis. Hodiaŭ mi planas fari la teston pri vidpovo, kaj morgaŭ la kurson pri unua helpo. Subite mi estas tre okupita, ĉar aldone mi gardos infanojn, nome nian trijaran najbareton Lasse, kiu amikiĝis kun weemeyer kaj mi, kaj Clara, kvarjarulinon.

Mi ne vere emas lerni por la stirpermesilo, sed almenaŭ unu antaŭjuĝo mia ne plenumiĝis:
Ne nur estas stultaj 16- kaj 17-jaruloj. Nome ĉefe estas stultaj homoj kiuj aĝas inter 20 kaj 30. Mi ne volas esti aroganta, kaj mi certe ne spertas pri aŭtoj (kaj certe pri tio ili scias pli multe ol mi), sed la homoj simple ne montras, ke ili estas inteligentuloj ĝenerale. Mi do ne kredas, ke la lernejo estos fonto de novaj amikoj. Sed tio ne gravas.

Mi trovis taŭgan trejnejon en la interreto, nome de la benzin-firmao Aral, kie mi jam fojfoje trapasis la teorian "ekzamenon" kun sukceso (jes, pli ofte kun malsukceso, sed mi pliboniĝos!). Tiuj demandoj estas strangaj. Plej multaj estas aŭ tute simplaj ("Ĉu drogdependulo rajtas aŭtveturi? - Respondeblecoj: Jes, se ŝli ne drogumis tuj antaŭ enaŭtiĝo. / Ne, ĉar drogoj estas danĝero por la trafiko." Aŭ: "Post konsumo de kiuj drogoj oni rajtas aŭtveturi?" ...) aŭ tute malfacilaj, nome ne racie ĝuste respondeblaj, nome parkerigendaj. Estas nur malmultaj demandoj, kiuj ne apartenas al unu el tiuj du kategorioj.

Ekde komenco de februaro la ekzameno inkluzivas kelkajn novajn demandojn pri tuneloj.
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

navigation
[ viewing | most recent entries ]
[ go | earlier ]